120просмотров
31 декабря 2025 г.
📷 ФотоScore: 132
Feliĉan venontan novan jaron al ĉiuj! Foriranta jaro estis bona por nia organizo: ni okazigis la unuan dum multaj jaroj grandan aranĝon en Siberio — RET apud Krasnojarsko kun partopreno de eksterlandaj esperantistoj, faris sukcesan literaturan konkurson omaĝe al la datreveno de Granda Venko kun multaj premiitoj, niaj membroj vojaĝis, renkontiĝis, esperantumis, verkis... Ni laboru plu kaj trapasu la novan jaron ne malpli bone (kaj dezirinde — pli). Feliĉon al vi en la nova jaro! Ĝojon, sanon, prosperon, inspiron, kreemon, novajn atingojn, brilajn rezultojn, venkojn kaj sukcesojn, kaj, certe, Esperanton!